János Szabó (episkopo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Szabó
dioceza episkopo
Persona informo
Naskiĝo 16-an de aŭgusto 1836 (1836-08-16)
en Istrău
Morto 1-an de majo 1911 (1911-05-01) (74-jaraĝa)
en Gherla
Religio Rumana grek-katolika eklezio vd
Ŝtataneco Aŭstrio-Hungario vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

János SZABÓ [jAnoŝ sabO] (kereszteleki), laŭ hungarlingve kutima nomordo Szabó János estis hungara grekokatolika pastro, kanoniko, episkopo.

János Szabó [1] naskiĝis la 16-an de aŭgusto 1836 en Habsburga Imperio en Transilvanio en vilaĝo Dengeleg (nuntempa Dindești en Rumanio). Li mortis la 27-an de majo 1911 en Hungara reĝlando en Szamosújvár (nuntempa Gherla en Rumanio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Szabó frekventis gimnazion en Nagyvárad, poste li lernis teologion en Romo ekde 1853. Li doktoriĝis en 1859, en la sama jaro li pastriĝis en Nagyvárad. En 1867 li iĝis kanoniko, en 1879 episkopo de Szamosújvár. En 1882 li aranĝis sinodon. En 1885 li estis nomumita „vera interna sekreta konsilisto”. Lia tombo kuŝas en katedralo de Gherla.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.