János Wenk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Wenk
Persona informo
Naskiĝo la  24-an de aprilo 1894(nun 1894-04-24)
en Csaca,  Hungara reĝlando  Aŭstrio-Hungario
Morto la 17-an de oktobro 1962
en Budapeŝto,  Hungara Popola Respubliko
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo akvopilkisto • naĝisto • sportisto
vdr

János Wenk [jAnoŝ venk], laŭ hungarlingve kutima nomordo Wenk János estis hungara akvopilkisto, naĝisto, olimpiano, oficisto.

János Wenk[1][2] naskiĝis la 24-an de aprilo 1894 en Csaca (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Čadca en Slovakio), li mortis la 17-an de oktobro 1962 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Wenk en la ekstersporta vivo estis oficisto. Li estis akvopilkisto kaj naĝisto en signifa ĉefurba sportklubo inter 1910 – 1927, dum li estis hungara akvopilkista ĉampiono 12-foje. Li apartenis al la hungara nacia teamo 33-foje en tiu periodo. Kiel naĝisto li estis same hungara ĉampiono inter 1919-1922 en diversaj naĝobranĉoj. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1912 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1924 (en 1920 Hungario ne ricevis inviton) sen medaloj, krome en eŭropaj mondĉampionumoj li estis la unua en 1926 kaj 1927.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]