József Báthory

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Báthory
József Báthory
József Báthory
Persona informo
Naskiĝo 21-an de februaro 1923 (1923-02-21)
en Battonya
Morto 6-an de novembro 2013 (2013-11-06) (90-jaraĝa)
en Zirc
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kemiisto • kemia inĝeniero
vdr

József Báthory [jOĵef bAtori], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Báthory József estis hungara kemiisto, altlerneja instruisto. Lia filo estis Gábor Báthory (televidparolisto).

József Báthory[1] naskiĝis la 21-an de februaro 1923 en Battonya, li mortis la 6-an de novembro 2013 en Zirc.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Báthory maturiĝis en gimnazio en Kispest, poste li akiris kemiistan diplomon en Universitato Bolyai de Kluĵo jam en Rumanio en 1946. Dum studado inter 1944-1946 li laboris en uzino de Kolozsvár (komence dum hungara dominado), poste en sukerfabriko en Târgu Mureș. Intertempe li doktoriĝis en la universitato en 1948. Post 2 jaroj li revenis al Hungario kaj li havis postenojn en kemia instituto en Veszprém (urbo). Kelkajn jarojn li instruis en Kemia Universitato (Veszprém). En 1968 li kandidatiĝis kaj doktoriĝis. Lia edzino naskis du gefilojn. Li ricevis premiojn inter 1953-1985.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A 2-metil-kromon-3-ol képződése a 2-acetobenzofurán-oxim-p-toluol szulfonsavas észterből (disertaĵo por doktoriĝo, 1948)
  • Vizes nedvesítésű szilárd karbamidos adduktképzés kőolajpárlatokkal (disertaĵo por kandidatiĝo, 1967)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]