József O. Vértes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József O. Vértes
Persona informo
Naskonomo Wechsler József
Naskiĝo 24-an de marto 1881 (1881-03-24)
en Törökszentmiklós
Morto 3-an de decembro 1953 (1953-12-03) (72-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo psikologo • speciala instruisto • gimnazia instruisto
vdr

József O. Vértes [jOĵef vErteŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vértes O. József estis hungara psikologo, profesoro, instruisto, pedagogo pri intelektaj malkapabluloj. Lia filo estis András O. Vértes.

József O. Vértes [1] naskiĝis la 24-an de marto 1881 en Törökszentmiklós. Li mortis la 3-an de decembro 1953 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József O. Vértes akiris 2 diplomojn en Universitato de Budapeŝto en 1904. Li eklaboris en psikologia instituto apud Pál Ranschburg. En 1909 li establis instituton-edukejon pri nervozaj geinfanoj. Dum la Kalistefa revolucio li havis pedagogian postenon. En 1920 pro falsaj akuzoj li estis deportita, post 2 jaroj li trudemeritiĝis. En 1932 li estis nomumita privata profesoro, en 1949 titulara eksterordinara profesoro en Scienca Universitato Ferenc József. Post la 2-a mondmilito li ĉefe instruis en speciala pedagogia altlernejo, kiu estis filio de ELTE.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Iskolás gyermekek emlékezete (Memoroj de la lernantoj), (1909)
  • A gyógyító pedagógia fogalma és köre (1915, germane (1918)
  • Az ideges gyermek (La nervoza infano) (1922 germane 1934)
  • Milieu és gyermeki lélek. Egy új milieupszichológia vázlata. (1935 germane 1937)
  • Az ingerlékeny gyermek (1941)
  • A magyar gyógyító pedagógia 1848-ban és ma (1948)
  • Grundriss der gesamten Heilpaedagogik (auf psychologischer Grundlage) (2008)

Fontoj[redakti | redakti fonton]