Jacint Bremon Masgrau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Jacint BREMON MASGRAU (nask. la 28-an de januaro 1885 en Banyoles, mortis la 21-an de aprilo 1960) estis kataluna kuracisto-radiologo kaj redaktoro de kuracista revuo, krom Esperanto-pioniro kaj membro de la Lingva Komitato.

Esperanta agado[redakti | redakti fonton]

Depost 1903 Bremon estis fervora pioniro de Esperanto. Li kunfondis plurajn societojn kaj estis komitatano de la 5a Universla Kongreso (UK) en Barcelono 1909. Redaktoro de Tutmonda Espero, 1909, prezidanto de Espero Kataluna, kaj de Kataluna Esperantista Federacio.

En la unika gramofondisko, kiu ekzistas kun la voĉo de L. L. Zamenhof, la kunparolanto estas Bremon Masgrau.

Verkado[redakti | redakti fonton]

Bremon verkis multajn propagandajn artikolojn kaj katalan "Ŝlosilon" (Clau Esperanto. 1909), venditan en pli ol 60 000 ekzempleroj.

Li elpaŝis per poŝvortareto (1910) surbaze de la Ŝlosilo, kaj gramatiko.

Kelkaj inter liaj tradukoj aperis kolektite sub titolo Hejma Prozo (1925).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 1909: (kun Marti) Clau Esperanto. Barcelona: R. Tobella Castelltort, 1909. [2], 24, [2] p. — 1.860 radikoj.
  • 1910: (kun Marti kaj A. Aldrich) Poŝvortareto - Vocabulari Esperanto-Catalá - Catalá-Esperanto. Barcelona: R. Tobella Castelltort, [1910]. 24, [1], 31, [4] p. — 1 860 radikoj.
  • 1925: Hejma prozo: kolekto de tradukoj eldonitaj okaze de la XIIa Kataluna Kongreso en Palma de Mallorca (Vinyals, 1925. - 64 p.)
  • ĉ. 1930: ¨Quiere usted aprender esperanto?: Manual de la conversación esperanta: método Willemans. Granada, (proks. 1930). - IX, 62 p.

Literaturo[redakti | redakti fonton]