Jack London

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jack London

John Griffith "Jack" LONDON ['d͡ʒæk 'lʌndən] (naskiĝinte kiel John Griffith Chaney) , Usona verkisto (naskiĝis je la 12-a de januaro 1876, mortis je la 22-a de novembro 1916)

Li pasigis sian infanaĝon en granda malriĉeco. Kiel 14-jarulo li forlasis sian hejmon, por serĉi aventurojn. Komence li laboris en fabriko, poste kiel maristo. Pro vagabondado oni arestis lin en 1894. Unu jaron poste li jam sukcese trapasis la abiturientan ekzamenon kaj ekstudis en la Universitato de Berkeley. En 1897 Jack London ĉesigis la studadon sen diplomo, por serĉi oron en Alasko. Sensukcese li revenis post iom da tempo. Ne trovinte konstantan laborpostenon, li tiam decidis, vivteni sin per verkado.

La libroj de London pritraktas la travivon de homoj kaj bestoj en la naturo, sed ankaŭ sociajn problemojn. Ili respegulas la vivon de la aŭtoro, liajn spertojn kiel vagabondo, aventuremulo, maristo, orserĉisto, verkisto kaj alkoholulo. En 1916 Jack London mortis en sia ranĉo en Kalifornio, verŝajne pro malsano, aŭ kiel pluraj esploristoj supozas eĉ pro memmortigo.

Famaj verkoj

  • The Son of the Wolf, 1900 (La Filo de la lupo)
  • The Call of the Wild, 1903 (La Voko de la sovaĝa)
  • The People of the Abyss, 1903 (La Popolo de la abismo)
  • The Sea-Wolf, 1904 (La Marolupo)
  • White Fang, 1906 (Blanka Dentego)
  • The Iron Heel, 1907 (La Fera Kalkanumo)
  • To build a fire, 1910 (Konstrui fajron)
  • The Cruise of the Snark, 1911 (La Krozado de la Snark)
  • The Strength of the Strong, 1914 (La Forto de la fortoj)

Tio aperis en Esperanto

Kovrilpaĝo de La Balenodento

Tio estas rete legebla

Vidu ankaŭ

Originaloj rete