Jacob Hendrik Hoeufft

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jacob Hendrik Hoeufft
Persona informo
Naskiĝo 29-an de julio 1756 (1756-07-29)
en Dordrecht
Morto 14-an de februaro 1843 (1843-02-14) (86-jaraĝa)
en Breda
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Nederlando vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jacob Hendrik HOEUFFT (naskiĝinta la 29-an de julio 1756 en Dordrecht, mortinta la 14-an de februaro 1843 en Breda) estis latinlingva verkisto kaj juristo nederlanda. Legace li fondis la literaturpremion Certamen poeticum Hoeufftianum kiu ekzistis inter 1844 kaj 1978.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Devenante el nobela familio kun soldataj tradicioj el Nord-Brabanto li studis jursciencojn ĉe la Universitato de Lejdeno. Lia disertaĵo latinlingva titoliĝis De imperio eminente. Sekve li iĝis advokato en Hago (1777-1780) antaŭ veno al Dordrecht kie li iĝis ano de la municipa registaro. En la 1793-a jaro li definitive ekloĝis en Breda kie li kvazaŭ nur dediĉis sin al la studo de la literaturoj latina kaj helena verkante mem latinlingve.

Entuziasmo pri klasika antikveco naskiĝis ĉe li jam dum junulaj jaroj. Krome Hoeufft ankaŭ nederlande prozaĵojn kaj poeziaĵojn verkis. Em 1816 li publikigis en Breda nederlandan version de poemoj de Anakreono.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Oni membrigis lin ĉe Reĝa Nederlanda Akademio de Artoj kaj Sciencoj kaj li ricevis la meritordenon Orde van de Nederlandse Leeuw.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • (kun Frans Pieterszoon Burman), Carmina Juvenilia, Lejdeno 1778 (Google libri); represis Kessinger Publishing, LLC, 2009, ISBN 1104629496, ISBN 9781104629496
  • Jacobi Henrici Hoeufft Pericula poetica, Munus amicis, 1783
  • Anacreonti quae tribuuntur carminum paraphrasis elegiaca, Dordrecht 1795
  • Jacobi Henrici Hoeufft ICTI Carmina, Breda 1805 (Google-libroj)
  • Taalkundige aanmerkingen op eenige Oud-Friesche Spreekwoorden, door Mr. Jacob Henrik Hoeufft, Breda 1812 (Google libri); eldono 1816 (Google-libroj)
  • Anakreon's gezangen in nederlandsche vers-maat overgebragt, Breda 1816 (Google-libroj)
  • Parnasus Latino-Belgicus: sive plerique e poëtis Belgii Latinis epigrammate atque adnotatione illustrati, Amsterdamo kaj Breda 1819 (Google-libroj)
  • Proeve van Bredaasch taal-eigen, Breda: F.P. Sterk, 1836 (Google-libroj)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • «Hoeufft (Mr. Jacob Hendrik)». Ĉe: Abraham Jacob van der Aa e Pieter Gerardus Witsen Geysbeek, Nieuw biograpisch, anthologisch en critisch woordenboek van Nederlandsche dichters, Volumo 2, Amsterdam: W. de Grebber, 1845, pp. 232-233 (surrete)
  • Cornelis Rodolphus Hermans, Bijdragen tot de geschiedenis, oudheden, Letteren, Statistiek en beeldende Kunsten der Provincie Noord-Braband, volumo 1, 's-Hertogenbosch 1845, pp. 356-366 (surrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]