Jacob Kats

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jacob Kats
Persona informo
Naskiĝo 5-an de majo 1804 (1804-05-05)
en Antverpeno
Morto 16-an de januaro 1886 (1886-01-16) (81-jaraĝa)
en Bruselo
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Belgio
Okupo
Okupo verkistoteatra reĝisoro
vdr

Jacob KATS (naskiĝis en Antwerpen, la 5-an de majo 1804, mortis en Bruselo, la 16-an de januaro 1886) estis flandra instruisto, verkisto, reĝisoro kaj pioniro de la socialismo en Belgio. (Ne kunfuzu lin kun la nederlanda poeto Jacob Cats)

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jacob Kats estis filo de eksa holanda oficiro, kiu pro duelo estis devigata forlasi sian landon. Kiel infano Kats laboris en teksejo en Lier. En 1819 la familio translokiĝis al Bruselo, kie Jacob kaj liaj fratoj ekde 1823 vizitis senpagan vesperlernejon. Post mallonga tempo li iĝis instruisto, sed ekde 1830 li denove iĝis teksisto. Li famiĝis pro sia verkado pri la malbonaĵoj de la belga socio. Por kontraŭi ilin en 1833 de li estis fondita la Maetschappij der Verbroedering (Societo de la Fratiĝo). Inter 1836 kaj 1847 li organizis politikajn mitingojn en Bruselo kaj en flandra urboj. La ŝtata sekureco atente sekvis lin.

Ekde 1836 li komencis verki teatraĵojn surbaze de la teorioj kiujn li defendis en siaj prelegoj. La teatraĵoj estis sukcesaj; en ili aktoris laboristoj kaj li mem samtempe reĝisoris kaj aktoris. La aŭtoritatoj maltrankviliĝis kaj taskis al polica komisaro provoki tumultojn. Kats estis plurfoje arestita.

En la periodo 1836-1840 Kats ankaŭ eldonis gazeton Den Waren Volksvriend (La vera popola amiko), kaj ekde 1940 la monata Het boek des Volks (La libro de la popolo)). En Volksvriend li aperigis felietone la libron 't Wonderjaer (La mirakla jaro) de Hendrik Conscience. Por siaj eldonoj li ricevis helpon de kelkaj franclingvaj demokrataj simpatiantoj, inter ili Lucien Jottrand. En la flandra lingvo li verkis satirajn popolajn kantojn, polemikajn broŝurojn kaj popolajn almanakojn. En 1847 li laboris, kun Karl Marx kaj Friedrich Engels, por la Brüsseler Zeitung (Brusela Gazeto). Li havis intimajn kontaktojn kun pastro Charles Helsen, la fondinto de la skisma eklezio de la Johanitoj en Bruselo. Kats iĝis fidela vizitanto de la preĝejo de Helsen en la Fabrieksstraat.

Post multjara agado Kats in 1848 seniluziiĝis pro la malsukceso de la revolucia movado en Eŭropo. Li perdis fidon en la parola kaj skriba propagando. Malgraŭ tio li daŭre aktivis kaj en 1851 ĉeestis Nederlandlingvan Literaturan Kongreson en Bruselo.

En 1850 li fondis en Bruselo la Toneel der Volksbeschaving (Teatro de la popola kulturo). En ĝi li estis aŭtoro, direktoro, reĝisoro kaj aktoro. Lia kunlaboranto estis Peter Benoît kiel komponisto kaj dirigento. En 1858 li kunigis sian grupon kun ses aliaj bruselaj teatrogrupoj en Vlaemsch Tooneelverbond (Flandra teatra unuiĝo). Jam la postan jaron la projekto fiaskis pro manko de rimedoj.

La agado de Kats gravas ĉar li ĉiam ligis la socian kaj la flandran batalon. La lingvan batalon li unualoke vidis kiel socian batalon.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • De Goede Vrydag (1835)
  • Den verlichten boer (1835)
  • Klaes Lyden (1835)
  • Nieuwe-Jaersch-Wensch aen mynen evennaesten voor het jaer 1835, met eene duydelyke verklaring dat Jesus-Christus den zaligmaker der menschen is (1835)
  • De voorbereyding van de kiezing aen de herberg, of de vergelyking van den bermhertigen Samaritaen (1835)
  • De Vyanden van het Licht, of de Tegenwerkingen van de Maetschappy der Verbroedering (1836)
  • De gelukkige Volksplanting (1836)
  • Het Aerdsch Paradys, of den zegeprael der broederliefde (1836)
  • Belgische Volks-Almanak (jaroj 1836 ĝis 1844)
  • Antwoord op een naemloos lasterschrift tegen de Meetings of volksvergaderingen in Belgiën (1840)
  • Het Boek des Volks, maendelykschen weêrgalm der Vlaemsche Meetings en der demokratieke Grondstellingen, Brussel, J. Kats, April-Mei 1840.
  • Volkshandboekje (1842 kaj 1843)
  • Volksgedichten (1851)
  • Pier-La-La, Wie lagchend’ ’t licht verspreidt, Ook ’t volk tot waerheid leidt (1854)
  • De Belgische Natie (1856)
  • De vrek (1857)
  • Werk en Kapitaal (1872)
  • Belgische Volks-Almanak (1874 kaj 1875)
  • Een woord over de Belgische Grondwet. De kennis der Grondwet is niet alleen nuttig voor eenigen, maar zelfs voor alle Belgen (1882)

Kats verkis por aŭ estis redaktoro de jenaj gazetoj:

  • Uilenspiegel
  • De Volksvriend
  • Pierlala
  • De Wekker
  • De Weergalm der Belgische Meetings
  • De Waerzegger

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Julien KUYPERS, Jacob Kats, agitator, Brussel, 1930.
  • Jacques WILLEQUET, La vie tumultueuse de l'abbé Helsen, Brussel, 1956.
  • J. DHONDT e.a., Geschiedenis van de socialistische arbeidersbeweging in België, 1960.
  • Nico WOUTERS, Jacob Kats, in: Nieuwe Encyclopedie van de Vlaamse Beweging, Tielt, 1998, blz. 1679.
  • Johan WAMBACQ, KATS! Of hoe in de vroege negentiende eeuw een Brusselse theatermaker aan de wieg van het socialisme stond, Antwerpen, 2021
  • Michaël BELLON, Pionier van socialisme en Vlaams theaterleven. Maak kennis met Jacob Kats, BRUZZ, 13.1.2022

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]