Jacques Gabriel
El Vikipedio
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 28 Feb. 2012.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
| Jacques Gabriel | ||
|---|---|---|
anonima pentraĵo, Nacia muzeo de kastelo de Versajlo. |
||
| Persona informo | ||
| Nomo | Jacques Gabriel | |
| Nacieco | ||
| Dato de naskiĝo | 1667 | |
| Loko de naskiĝo | Parizo | |
| Dato de morto | 23-a de Aprilo 1742 | |
| Loko de morto | Parizo | |
| Laboro | ||
| Notindaj konstruaĵoj | kastelo de Compiègne kastelo de Petit-Bourg urbopalaco de Rennes |
|
Jacques Gabriel – ankaŭ nomata Jacques V Gabriel[1] – estis franca arkitekto naskita en Paris en 1667 kaj mortinta en la 23-a de Aprilo 1742 en la sama urbo.
Lernanto kaj parenco de Jules Hardouin-Mansart, patro de la arkitekto Ange-Jacques Gabriel, estis unua arkitekto de la reĝo en 1735 kaj direktoro de la reĝa Akademio pri Arkitekturo.
[redakti] Ĉefaj verkoj
- Hôtel de Varangéville (1704) (Palaco de Varangéville)
- Pluraj privataj palacoj sur placo Vendôme en Parizo.
- Rekonstruo de la kastelo de Compiègne kun sia filo Ange-Jacques Gabriel.
- Rekonstruo de la kastelo de Petit-Bourg en Évry.
- Konstruo de la konstruaĵoj de la 'Compagnie des Indes' en Lorient[2]
- Rekonstruo de la placo de la urbodomo kaj de la urbodomo de Rennes laŭ la decido de la konsilio en la 23-a de Majo 1730.
- Parto de la Palaco de la ĝenerala Asembleo de Burgonjo
Li desegnis la projektojn de la preĝejoj de Hôtel-Dieu en Orléans, de la Oratorio en Parizo, kaj de la katedralo Saint-Louis de La Rochelle. Li estas ankaŭ la aŭtoro de la ponto de Blois.
[redakti] Notoj kaj referencoj
- ↑ Por Jacques Gabriel « la 5-a kun la sama nomo », la signo 'V' ne estas la komenca litero de antaŭnomo sed la romia cifero '5'.
- ↑ Erwann Le Franc, Hardouin-Mansart, Gabriel, Wren, inspirantoj de preĝeja fasado por Lorient en la 18-a jc, 'Bulletin et mémoires de la Société polymathique du Morbihan', 2010, 136, p. 341-374.
[redakti] Eksteraj ligiloj
- Jacques Gabriel sur Structurae.
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Arkitekturo | |
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Reĝlando de Francio | |
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Kastelo de Versajlo |

