Évry (Essonne)
El Vikipedio
| Évry | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Statuso | Urbo | |
| Lando | Francio | |
| Regiono | Francilio | |
| Departemento | Essonne (prefektejo) | |
| Arondismento | Évry (ĉefurbo) | |
| Kantono | Ĉefurbo de 2 kantonoj | |
| Urbestro | S-ro Manuel Valls 2001-2008 |
|
| Poŝtkodo | 91000 | |
| Kodo laŭ INSEE | 91228 | |
| Retpaĝaro | http://www.ville-evry.com/ | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 52 500 2008 |
|
| Loĝdenso | 6 325 loĝ./km2 | |
| Geografio | ||
|
|
48°38′05″N 2°26′42″O / 48.63472°N, 2.445°OKoordinatoj: 48°38′05″N 2°26′42″O / 48.63472°N, 2.445°O | |
| Alto | De 32 al 95 m | |
| Areo | 8,33 km² | |
| Horzono | UTC +1 (+2 somere) | |
Évry [evri] estas franca komunumo kaj pariza ĉirkaŭurbo, lokita en la departemento Essonne kaj en la regiono Francilio, sude de Parizo. La urbo estas la prefektejo (ĉefurbo) de la departemento.
En 2008 ĝi havis 52 500 loĝantojn, kiujn oni kutime nomigas Évryens en la franca. Évry estas tiel nomata nova urbo : la franca registaro evoluigis ĝin ekde la 1960-aj jaroj.
Enhavo |
Geografio [redakti]
Évry situas 27 kilometrojn sudoriente de Parizo, ĉe la bordoj de la Sejno.
Vidindaĵoj [redakti]
La urbo estas sidejo de katolika episkopo. La katedralon de la reviviĝo oni konstruis de 1992 ĝis 1995 laŭ planoj de svisa arkitekto, Mario Botta.
Ĝemelurboj [redakti]
Évry estas ĝemelita kun :
- Bexley en Unuiĝinta Reĝlando ekde 1966
- Estelí en Nikaragvo ekde 1985
- Kayes en Malio ekde 1991
- Ĥan Junis en Palestino ekde 1999
- Nowy Targ en Pollando ekde 1992
- Repentigny en Kanado (Kebekio) ekde 1989
- Troisdorf en Germanio ekde 1972