Jad Vaŝem

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la halo de nomoj

Jad Vaŝem (hebree יד ושם, angle Yad Vashem), oficiale „memorejo pri la martikoj kaj herooj de la ŝtato Israelo en la Holokaŭsto“, estas la plej signifa muzeo memoriganta pri la genocido de judoj fare de la nazioj inter la jaroj 1933 kaj 1945 kaj dokumentiĝas ĝin science.

La memorejo situas en Jerusalemo kaj malfermiĝis la 19-an de aŭgusto 1953 per decido de la israela parlamento Knesset kiel ŝtata institucio. Ĉiujare pli ol du milionoj da homoj vizitas la memorejon. Inter ili sendube ankaŭ estas multaj esperantistoj. Aparte granda esperantlingva grupo venis en auĝusto 1986, kiam ĉiuj partoprenantoj de la Internacia Junulara Kongreso en Neurim en taga ekskurso al Jerusalemo vizitis la memorejon.

enira areo

Monumento kaj nomo

Jad Vaŝem (hebree יד ושם por "monumento kaj nomo") ricevis sian nomon laŭ verso el la biblia libro Jesajo 56,5: „Al ili mi donos en mia domo kaj inter miaj muroj lokon kaj nomon pli bonan ol al filoj kaj filinoj; mi donos al ili nomon eternan, kiu ne ekstermiĝos."[1].

La muzeo ampleksas la sekvajn partojn:

Muzeo pri la historio de holokaŭsto

La "muzeo pri la historio de holokaŭsto" en naŭ subteraj galerioj dokumentigas la historion de kontraŭjudismo. Laŭ filmaj instalaĵoj, fotoj, montrataj ĉiutagaj objektoj, dokumentoj kaj artaĵoj prezentiĝas la genocido de la eŭropaj judoj. La ekspozicio estas kronologia kaj komenciĝas per la juda kultura vivo en Eŭropo antaŭ la holokaŭsto, lumigas la kreskiĝantan naziismon en la Germana Regno komence de la 1930-aj jaroj, la Duan Mondmiliton kaj la la detruo de juda vivo en Pollando, la instalon de judaj getoj (kun rekonstruo de la „Ulica Leszno“, la ĉefstrato de la Varsovia geto) ĝis la amasmurdoj en la naziaj koncentrejoj. Sekvas prezentoj de la juda rezisto kontraŭ la genocido kaj la "mortigaj marŝoj" de la nazioj. La ekspozicio finiĝas per la situacio de la judoj travivintaj la naziajn terorojn, ilia serĉo de parencoj, la vivo en kampadejoj por "mislokigitaj personoj" (angle displaced persons) kaj la elmigro al Israelo aŭ al aliaj landoj. En pli ol 100 televidaj ekranoj montriĝas filmetoj kun eldiroj de travivintoj de la holokaŭsto.

Nova konstruaĵo de la muzeo, kiun konceptis la arkitekto Moŝe Safdie, malfermiĝis en marto 2005.

Monumentoj en Jad Vaŝem

La ampleksa ĉirkaŭa areo havas multajn skulptaĵojn kaj unuopajn memorejojn. Aparte menciindas:


Halo de memoro

la Halo de memoro

La „Halo de memoro“ (hebree אוהל יזכור, Ohel Jizkor) kun la eterna flamo por la viktimoj de la holokaŭsto. La flamo brulas en rompiĝinta bronza kaliko kaj situas meze de la halo. Antaŭ ĝi staras ŝtona plato, sub kiu estas tombigita cindro de viktimoj el la naziaj koncentrejoj. En la hala planko estas gravuritaj la nomoj de la 22 plej grandaj naziaj koncentrejoj, kiel ekzemploj por ĉiuj lokoj de la genocido.

memoriga tabulo de la aleo

Aleo de la justuloj inter la popoloj

La „Aleo de la justuloj inter la popoloj“ estas kadrigita de arboj plantitaj por la "justuloj". La vorto "justulo inter la popoloj" celas nejudajn personojn kaj organizaĵojn, kiuj rezistis al la nazia diktatura reĝimo por savi la vivon de judoj. Iliaj nomoj kaj devenlandoj estas montritaj sur tabuloj apud la arboj. Ekzemploj estas Oskar Schindler, Chiune Sugihara, Berthold BeitzGiorgio Perlasca. La prokjekto komenciĝis en 1963.

Ĝardeno de la justuloj inter la popoloj

En la „Ĝardeno de la justuloj inter la popoloj“ ekde la jaro 1996 kreiĝas memorigaj tabuloj por nejudaj savintoj de genocide minacataj judoj. Tie okazas ankaŭ la honorigaj ceremonioj por tiuj personoj.

la Monumento por la infanoj

Monumento por la infanoj

La „Monumento por la infanoj“ dediĉiĝas pri la memoro de la 1,5 milionoj da holokaŭste murditaj judaj infanoj. La monumento estas subtera ĉambro, en kiu kandeloj en la malhelo tiel reflektiĝas, ke ekestas la impreso de nokta ĉielo plena je steloj. En la fono aŭdiĝas sondosiero deklamanta la nomojn, la aĝojn kaj la naskiĝlokoj de la infanoj.

Halo de la nomoj

En la „Halo de la nomoj“, la lasta itinero en la muzeo pri la historio de holokaŭsto, kolektiĝas la nomoj kaj personaj datumoj de la judaj viktimoj de la nazia amasmurdo. Bazo por tio estas la indikoj en "memorfolioj" faritaj de parencoj kaj konatuloj de la murditoj. Ofte la memorfolioj estas la solaj restintaj dokumentoj pri la viktimoj.

la Monumento memore al la forportitoj

Monumento memore al la forportitoj

La „Monumento memore al la forportitoj“ per historia vagono de la fervojo de la Germana Regno memorigas pri la transportoj de judaj viktimoj en la naziajn koncentrejojn. La vagono staras super deklivo sur ponto kondukanta nenien kaj estas origina vagono uzita por naziaj genocidaj transportoj. La registaro de Pollando transdonis ĝin al la memorejo.

sabloŝtona muro en la Valo de la komunumoj

Valo de la komunumoj

Sur areo de proksimume hektaro en la „Valo de la komunumoj“ (hebree בקעת הקהילות, Bik'at haKehilot) sur 107 ŝtonaj muroj memoriĝas la pli ol 5000 judaj komunumoj, kiuj dum la holokaŭsto neniiĝis komplete aŭ plejparte.

la "kolono de heroismo"
monumento pri Janusz Korczak fare de Boris Saktsier

Pliaj instalaĵoj en Jad Vaŝem

  • La Holokaŭsta Arta Muzeo montras artan kolekton de desegnaĵoj kaj pentraĵoj de viktimoj de la koncentrejoj.
  • La Nova Sinagogo montras religiajn objektojn el neniigitaj sinagogoj de Eŭropo.
  • La biblioteko de Jad Vaŝem, la plej granda kolekto de libroj pri la holokaŭsto, havas pli ol 87.000 volumojn en diversaj lingvoj.
  • La arkivo ampleksas kolekton de pli ol 58 milionoj da dokumentaj paĝoj kaj pli ol cent mil fotoj.
  • En la "Arbaro de la Nacioj" ŝtatestroj de ĉiuj landoj estas invitataj planti po arbon. La arbaro en 2005 inaŭguriĝis fare de la prezidanto de Germanio Horst Köhler.

Krome la institucio havas departementojn pri eduko, publikado kaj esploro.

La retejo YadVashem.org havas datumaron kun la nomoj kaj perdonaj datumoj de pli ol tri milionoj da murditaj holokaŭstaj viktimoj. La datumaro estas parto de projekto, kiu celas dokumentigi la nomojn kaj vivhistoriojn de ĉiuj viktimoj. Post 50 jaroj da esploro la datumaro prezentas la rezultojn de tiuj klopodoj. En dek jaroj komence de 21-a jarcento pli ol 1500 homoj enkomputiligis ĉiujn informojn. Plej probable temas pri la plej ampleksa datumaro tiuspeca.

En multaj eŭropaj landoj ekzistas partneraj asocioj kunlaborantaj kun Jad Vaŝem. Ili memorigas pri la holokaŭsto en siaj landoj per specifaj memoriaj kaj edukaj projektoj. Per kulturaj eventoj la multloke perdiĝinta juda kulturo estas revivigata kaj tenata en memoro.

Eksteraj ligiloj

Notoj

  1. traduko de la biblia citaĵo laŭ L. L. Zamenhof

Koordinatoj: 31° 46' 28" norde, 35° 10' 31" oriente