Jagadish Chandra Bose

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jagadish Chandra Bose (bengale: জগদীশ চন্দ্র বসু Ĝôgodiŝ Ĉôndro Boŝu) (naskiĝis la 30-an de novembro 1858 en Bikrampur, tiutempe Brita Hindio, mortis la 23-an de novembro 1937 en Giridih en Bengalio, Brita Hindio) – barata fizikisto, fiziologo de plantoj, verkisto kaj enciklopediisto. En siaj esploroj pruvis, ke plantoj reagas al stimulado simile al bestoj. Estis universitata profesoro en Kalkato, kunfondinto kaj direktoro de Bose Research Institute.

Bose estis multflanka sciencisto. Posedis grandegan scion pri biologio, fiziko, botaniko, arkeologio kaj biofiziko. Li estis ankaŭ verkisto. Per sia libro Niruddesher Kahini de 1896 komencis evoluon de sciencfikcio en la bengala lingvo.

Bose posedis la anglan titolon Sir.

Literaturo