James Fenimore Cooper
James Fenimore Cooper | ||
---|---|---|
Cooper portreto fare de John Wesley Jarvis, 1822
| ||
Persona informo | ||
James Fenimore Cooper | ||
Naskiĝo | 15-an de septembro 1789 en Burlington | |
Morto | 14-an de septembro 1851 (61-jaraĝa) en Cooperstown | |
Mortis per | Cirozo vd | |
Tombo | Christ Churchyard (en) vd | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Usono vd | |
Alma mater | Universitato Yale vd | |
Subskribo | ||
Familio | ||
Patro | William Cooper (en) vd | |
Edz(in)o | Susan Augusta Delancey (en) vd | |
Infanoj | Susan Fenimore Cooper (en) , Paul Fenimore Cooper (en) , Charlotte Fenimore Cooper (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto verkisto de porinfana literaturo romanisto oficiro biografo vd | |
Aktiva dum | 1820– vd | |
Verkado | ||
Verkoj | The Last of the Mohicans vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
James Fenimore COOPER (naskiĝis la 15-an de septembro 1789, mortis la 14-an de septembro 1851) estis usona verkisto.
Li naskiĝis en Burlington, Nov-Ĵerzejo. Grandan parton de sia junaĝo li pasigis en la bieno de siaj gepatroj, apud lago kaj arbaroj. Supozeble li tie evoluigis sian profundan amon al la naturo, kiu poste retroviĝis en multaj verkoj.
Lia unua literatura sukceso estis la romano The spy, eldonita en 1821. Vere mondfama fariĝis lia serio Leatherstocking Tales, la serio "Leda ŝtrumpo". La protagonisto, Natty Bumppo, kune kun sia indiĝena amiko Chingachgook vivis liberan vivon meze en la sovaĝa naturo, kiu tamen estis minacata de la civilizacio. Ĉefe junaj homoj ŝatas tiun ĉi verkaron.
Cooper mortis en Cooperstown, urbo fondita de lia patro en la ŝtato Nov-Jorkio.
Listo de verkoj
[redakti | redakti fonton]- The spy (1821)
- The Pioneers (1823)
- La lasta el la Mohikanoj (The Last of the Mohicans, 1826)
- The Prairie (1827)
- The Bravo : a Venetian Story (1831)
- The Pathfinder (1840)
- The Deerslayer (1841)
En Esperanto aperis
[redakti | redakti fonton]- La sentimulo. Rerakontita kaj mallongita versio de The Bravo: A Venetian Story fare de Roger Imbert. - Zagreb : IKS, 1982. (romaneto rerakontita per la 450 plej oftaj radikoj)