Jan Barszczewski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Jan Barszczewski (n. ĉ. 1794, vilaĝo Murahi, apud Polack - m. 12-an de aprilo 1851, urbo Ĉudnov, Ukrainio) - pola kaj belorusa verkisto.

Jan Barszczewski

Biografio[redakti | redakti fonton]

Studis en Poalcka jezuita lernejo. Post forveturo en Sankt-Peterburg, fondis rondeton de homoj, devenitaj el Belorusio. Laboris kiel repetitoro, guvernisto, servis en mara departamento.

Unua verko - versaro "Knabino" (1809) verkis dum studado en polacka jezuita lernejo. Lia poemo "Zono de Venero" ne konserviĝis. Plejparte, liaj verkoj estis verkitaj pole, sed en ili la verkisto uzis belorusajn legendojn, folklorajn temojn, bildojn ("Du betuloj", "Tumuloj" kaj aliaj). Inter liaj beloruslingvaj verkoj estas "Knabino", "Vodko", "Ribelo de kamparuloj". Dum la jaroj 1844-1846 estis eldonitaj kvar volumoj de plej gravaj liaj verkoj "Nobelo Zavalnja, aŭ Belorusio en fantastikaj rakontoj".