Jan Knappert
Prof. d-ro Jan KNAPPERT (naskiĝis 1927 - mortis la 30-an de majo 2005 en Hilversum, Nederlando) estis internacie fama fakulo pri la svahila lingvo, esperantisto, aŭtoro de "Esperanto-suahila" (tiel) kaj "suahila-esperanta" vortaro (1983, dua eldono 1996).
Li estis profesoro ĉe la universitato de Loveno (Belgujo), lektoro ĉe la Departemento de Afrikaj Lingvoj de la School of Oriental and African Studies de la Londona universitato kaj ĉe pluraj universitatoj afrikaj. Esperantisto de 1936, li prelegis en TEJO-seminarioj en la 1970-aj jaroj. Li estis ankaŭ rektoro de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) de la 73-a UK 1988 en Roterdamo 1988.
Knappert aŭtoris multajn verkojn pri la svahila lingvo kaj kulturo kaj pri afrika mitologio en diversaj etnolingvoj, i.a. anglalingvan gramatikon de la "literatura svahila" (1999). Lia Esperanto-vortaro estas la unua vortaro en kaj el afrika lingvo.
Knappert ankaŭ ebligis al Gerrit Berveling partopreni en internacia interreligia plurtaga kolokvo en Francujo, kie partoprenis el Meza Oriento (ekzemple Turkujo, Jordanio, Egiptujo kaj Israelo), Nord-Afriko (ekzemple Maroko, Alĝerio), Okcidenta Eŭropo (ekzemple Britujo, Nederlando, Francujo) kaj la Balkana regiono (pluraj partoj de tiama Jugoslavio) viroj kaj virinoj ĉu kristanaj ĉu islamaj, kiuj profesie aktivis en diplomatio, universitatoj aŭ pastra aŭ imama medio.
