Jan Zajíc

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Jan Zajíc

Jan Zajíc (naskiĝis la 3-an de julio 1950 en Vitkov, mortis la 25-an de februaro 1969 en Prago) – ĉeĥa studento, kiu sinbruliĝis proteste de invado en Ĉeĥoslovakion fare de armeoj de la Varsovia Kontrakto.

Jan Zajíc estis filo de vendisto de kosmetikaĵoj, kaj de instruistino. De 1965 partoprenis fervojan lernejon en Šumperk. Unue li intencis fini liceon kaj studi veterinaron, sed malsano de la patro kaj malfacila financa situacio de la familio devigis lin ŝanĝi planojn. Dum lernado interesiĝis pri literaturo, poezio kaj provis verki fabelojn. Li estis simpatianto de la praga printempo.

Post sinbruliĝo de Jan Palach Zajíc partoprenis protestan fastadon, kiu finiĝis la tagon de enterigo de Palach. Unu monaton pli poste duonrompiĝinta de t.n. normaligo kaj pro tio, ke lia ago ne kaŭzis firmajn sociajn reagojn decidis lin imiti. Datrevene de la komunista renverso de 1948 veturis trajne kun lerneja kolego al Prago. Ĉeĥoslovakia sekureca servo sciis pri lia forveturo kaj pro tio Zajíc volis nenie haltiĝi. Post la alveno aĉetis en drogerio ĉe la strato Vodičkova bruligemajn materialojn, adiaŭis la kolegon, al kiu enmanigis sian legitimilon, mesaĝon al la ĉeĥoslovaka nacio, leterojn al la gepatroj kaj al amiko en Prago. Poste iris al la Venceslaa Placo. En ties supra parto en trapasejo de la domo n-ro 39 surverŝis sin 7-8 litrojn da benzino. Li intencis elkuri surstraten, sed ne sukcesis. Membruliĝis profunde de la trapasejo kaj mortis surloke. La tragedio okazis ĉ. 13.30-13.45.

Jan Zajíc deziris enteriĝi en Prago, sed tion ne permesis la sekureca servo. Lian kadavron oni transportis al Vítkov, kie la 2-an de marto 1969 okazis funebra ceremonio, kiun partoprenis ĉ. 10000 personoj. Surtomban ŝtonon por li, kiel ankaŭ por Jan Palach, faris skulptisto Olbram Zoubek.

Post la velura revolucio antaŭ Nacia Muzeo oni starigis monumenton omaĝe al Palach kaj Zajíc. En la gepatra Vítkovo oni lianome nomumis la foirplacon.

En la letero, kiun lasis por proksimuloj li skribis, i.a.:

Amata panjo, amata paĉjo, kara frato, kara fratino! Kiam vi legos la versojn mi jam estos morta aŭ preskaŭ malviva. Mi scias, kion mi faras al vi. Mi petas ke vi ne opiniu tion malbona. Ni ne estas en la mondo bedaŭrinde solaj! Mi ne faras tion tial, ke min enuis la vivo! Mi faras tion, ĉar mi ŝatas la vivon! Mi kredas, ke tiamaniere mi plibonigos la vivon de aliaj! Mi konas valoron de la vivo! Mi scias, ke ĝi estas plejvalora!

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Stabrava P., Zajíc Jan, en: Biografický Slovník Slezska a severní Moravy, volumo 2, Opava-Ostrava 1994, p. 138-139.