Jean Delacour

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jean Théodore Delacour (26a septembro 1890 - 5a novembro 1985) estis usona ornitologo de franca origino. Li estis fama por ne nur malkovri sed ankaŭ bredi kelkaj el la plej maloftaj birdoj en la mondo. Unu el la birdoj kiujn li malkovris estis la Imperia fazano, poste rezultita hibrido inter la Vjetnama fazano kaj la Arĝenta fazano.

Delacour estis naskiĝinta en Parizo en riĉa familio kaj kreskis ĉe la familibieno en Pikardio kie li iĝis interesita pri Birdobredado kaj establis privatan bestoĝardenon. Li ĉeestis bonajn lernejojn kaj atingis doktorecon en biologio de la Université Lille Nord de France (Universitato Liljo-Nordo de Francio). Li deĵoris en la franca armeo dum la Unua Mondmilito, milito kiu detruis la familibienon, same kiel mortigis lian nuran pluvivan fraton. Movante al Biendomo Clères en Normandio, li kreis duan bestoĝardenon, poste donacante ĝin al la Nacia Muzeo de Natura Historio en 1967. Li iris al multaj sciencaj ekspedicioj al Hindoĉinio, precipe Vjetnamio, same kiel al Venezuelo, la Gujanoj kaj Madagaskaro.

Dum la Dua Mondmilito Delacour vivis en Usono, laborante kiel teknika konsultisto pri la Bronx Zoo same kiel pri birda sistematiko ĉe la Usona Muzeo de Naturhistorio. En 1952 li iĝis direktoro de la Los Angeles County Museum of History (Los-Anĝelesa Distriktmuzeo de Historio Scienco kaj Arto), demisiante en 1960. Poste li disigis sian tempon laŭsezone, pasis someron ĉe sia biendomo ĉe Clères en Francio, kaj travintradon en Usono, plejparte en Los-Anĝeleso.

Bibliografio

Same kiel multaj artikoloj en la ornitologa literaturo, kelkaj libroj verkitaj aŭ kunaŭtoritaj de Delacour estas la jenaj:

  • 1931 - Les Oiseaux de L'Indochine Française (4 vol)
  • 1945 - Birds of the Philippines (kun Ernst Mayr)
  • 1947 - Birds of Malaysia
  • 1951 - The Pheasants of the World
  • 1951-64 - The Waterfowl of the World (4 vol)
  • 1959 - Wild Pigeons and Doves
  • 1966 - The Living Air: The Memoirs of an Ornithologist (membiografio)
  • 1973 - Curassows and Related Birds (kun Dean Amadon)

Referencoj

  • Mayr, Ernst. (1986). In Memoriam: Jean (Theodore) Delacour. Auk 103: 603-605.

Eksteraj ligiloj