Jenő Schwanner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jenő Schwanner
Persona informo
Naskiĝo 22-an de februaro 1888 (1888-02-22)
en Székesfehérvár
Morto 3-an de oktobro 1964 (1964-10-03) (76-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Veterinara Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo bestokuracisto
vdr

Jenő Schwanner [jenO ŝvaner], laŭ hungarlingve kutima nomordo Schwanner Jenő estis hungara bestokuracisto, altlerneja instruisto.

Jenő Schwanner[1] naskiĝis la 22-an de februaro 1888 en Székesfehérvár, li mortis la 3-an de oktobro 1964 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jenő Schwanner akiris bestokuracistan diplomon en Veterinara Altlernejo de Budapeŝto en 1911, poste li estis asistanto 3 jarojn en la sama loko. Dum la 1-a mondmilito li estis armea bestokuracisto, poste civila bestokuracisto en Sárbogárd, Adony kaj Sárosd. Inter 1923 kaj 1946 li havis postenon en la Ministerio pri agrikulturo (Hungario), poste ĝis la emeritiĝo en 1963 li estis profesoro kaj katedrestro en la altlernejo. Li kandidatiĝis en 1952 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li multe laboris kontraŭ la bestaj epidemioj.

Liaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Állategészségügyi jogszabályok, utasítások és elvi jelentőségű határozatok (kompilajxo, 1941, 1947, 1952)
  • Igazságügyi állatorvostan (1955)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.