Jerusalema ŝtono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jerusalema ŝtono de la Okcidenta Muro en Jerusalemo

Jerusalema ŝtono (hebree אבן ירושלמית; arabe حجر القدس) estas nomo aplikata al diversaj specoj de pala kalkoŝtono kaj dolomita kalkoŝtono, ofta en kaj ĉirkaŭ Jerusalemo kiu estis uzata en konstruado ekde antikvaj tempoj.[1] Unu el ĉi tiuj kalkoŝtonoj, meleke, estis uzata en multaj el la plej famkonataj strukturoj de la regiono, inkluzive de la antikva Okcidenta Muro.

Jerusalema ŝtono daŭre estas uzata en konstruo kaj integrigita en juda ceremonia arto kiel ekzemple ĥanukaj menoroj kaj teleroj de la seder-tablo dum Pesaĥo.

Ankaŭ en iuj plej modernaj konstruaĵoj la jerusalema ŝtono estas grava arkitektura elemento, inter alie por simboligi la konektecon de la nuntempo kun la historio - ekzemplo de tia moderna ejo el fortika jerusalema ŝtono estas la internacia kongresejo de Jerusalemo.

Geologio[redakti | redakti fonton]

fasado el jerusalema ŝtono de la luksa hotelo Inbal en Jerusalemo

La altebenaĵoj de Israelo konsistas ĉefe el sedimenta kalkŝtono, dolomito kaj dolomita kalkŝtono. La ŝtono elrompita por konstruaĵoj, en koloroj blanka ĝis helroza, helflava kaj helbruna, estas konata kolektive kiel Jerusalema ŝtono. Meleke kompare al tre malmolaj ŝtonoj estas relative mola kaj facila por ĉizi, tamen malmoliĝas pro eksponiĝo al la atmosfero kaj iĝas tre fortika. Ĝi estis uzita por la grandaj publikaj konstruaĵoj de antikvo, kaj por la konstruado de la Okcidenta Muro. Aparte la fakton ke la bonkvalitan konstrumaterialon eblas mini tuj apud la urbo tre aprezis la antikvaj konstruistoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la israela geologo Ithamar Perath, la loĝantoj de Jerusalemo en la antikva epoko konstruis siajn hejmojn el Jerusalema ŝtono elrompita el la roko rekte sub la konstruota domo kaj uzis la fosaĵon kiu restis kiel cisternon por kolekti pluvakvon sub la hejmo. La restaĵoj de antikvaj ŝtonminejoj povas esti viditaj en pluraj lokoj de la urbo.

Urbaj leĝoj en Jerusalemo ekde la jaro 1918 postulas ke ĉiuj konstruaĵoj havu fasadon el loka Jerusalema ŝtono. La preskribo devenas de la Brita Mandato kaj estis parto de ĉefplano por la urbo desegnita en 1918 fare de Sir William McLean, tiam urba inĝeniero de Aleksandrio. Ironie, en la sieĝo de Jerusalemo dum la Palestina milito de 1947-1949, notiĝis ke tiu postulo uzi Jerusaleman ŝtonon en nova konstruo limigis la difekton kaŭzitan de la milito.

Simbola uzo[redakti | redakti fonton]

la 55 metrojn alta templo el forte polurita jerusalema ŝtono en San-Paŭlo

La diversaj variaĵoj de "jerusalema ŝtono" estas utiligataj eksterlande en judaj konstruaĵoj kiel simbolo de juda identeco. Ĝi estis uzita tiel en multaj judaj civitanaj domoj. Jerusalema ŝtono estas ofte uzata en nuntempaj sinagogoj, por krei simuladon de la Okcidenta Muro aŭ kiel fono por la Sankta Kesto.

Paroĥo de Pentekosta Kristanismo en San-Paŭlo, Brazilo, mendis originan kalkoŝtonon el Jerusalemo en valoro de 8 milionoj usonaj dolaroj por konstrui kopion de la Templo de Salomono, kiu nun en San-Paŭlo staras 55 metrojn alta.

Referencoj[redakti | redakti fonton]