Jiĉang

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bazaj informoj
Regionego: Centra Ĉinio
Provinco: Hubejo
Statuso: eksterdistrikta urbo
Divido: Urbaj distriktoj, Aŭtonomaj distriktoj, distriktoj, eksterdistriktaj urboj
Enloĝantoj: ĉ. 4 milionoj (fine de la jaro 2004)
Areo: 21.084 km²
160 km² (la du centraj urbaj distriktoj)
situo de Hubejo en Ĉinio
Jiĉang ene de Hubejo

JiĉangYíchāng (ĉine 宜昌) estas grandurbo kaj regiono en la okcidento de la provinco Hubejo de Ĉinio. La urbego havas pli ol 4 milionojn da enloĝantoj. Ĝi situas inter la supra kaj centra parto de la rivero Jangzio. Proksimas la akvobaraĵo Gezhouba.

La jare averaĝa temperaturo de la regiono estas 16 ĝis 18 °C.

Akvobaraĵo Gezhouba

Jiĉang de ĉiam estas distribua centro de varoj kaj trafika nodopunkto en la okcidento de Hubejo kaj la oriento de Siĉuano. Proksime de la urbo situas la kaverno Sanyou, kie renkontiĝis la konataj poetoj de la Tang-dinastio Bai Juyi, lia pli juna frato Bai Xingjian kaj Yuan Zhen kaj en la kaverno inspiriĝis al unu el la plej konataj poemoj de la ĉina lingvo.

Proksime de la urbo momente konstruiĝas la giganta akvobaraĵo Tri Gorĝoj, kiu plene ekfukncios dum la jaro 2009.

Administra disdivido

La urbego Jiĉang administre konsistas el kvin urbaj distriktoj, 3 distriktoj, 2 aŭtonomaj distriktoj kaj 3 eksterdistriktaj urboj. Temas pri:

  • Urba distrikto Xiling (西陵区), 90 km², 400.000 enloĝantoj, sidejo de la urbega registaro;
  • Urba distrikto Wujiagang (伍家岗区), 69 km², 140.000 enloĝantoj;
  • Urba distrikto Dianjun (点军区), 546 km², 100.000 enloĝantoj;
  • Urba distrikto Huting (猇亭区), 118 km², 50.000 enloĝantoj;
  • Urba distrikto Yiling (夷陵区), 3.424 km², 520.000 enloĝantoj;
  • Distrikto Yuanan (远安县), 1.752 km², 200.000 enloĝantoj, ĉefurbo: komunumego Mingfeng (鸣凤镇);
  • Distrikto Xingshan (兴山县), 2.327 km², 190.000 enloĝantoj, ĉefurbo: komunumego Gufu (古夫镇);
  • Distrikto Zigui (秭归县), 2.427 km², 390.000 enloĝantoj, ĉefurbo: komunumego Maoping (茅坪镇);
  • Aŭtonoma distrikto Changyang de la nacia malplimulto Tujia (长阳土家族自治县), 3.430 km², 410.000 enloĝantoj, ĉefurbo: komunumego Longzhouping (龙舟坪镇);
  • Aŭtonoma distrikto Wufeng de la Tujia (五峰土家族自治县), 2.072 km², 210.000 enloĝantoj, ĉefurbo: komunumego Wufeng (五峰镇);
  • urbo Zhijiang (枝江市), 1.310 km², 510.000 enloĝantoj;
  • urbo Yidu (宜都市), 1.357 km², 390.000 enloĝantoj;
  • urbo Dangyang (当阳市), 2.159 km², 480.000 enloĝantoj.

Partnera regiono

La urbego Jiĉang havas partnerajn rilatojn kun