Jindřich Jindřich
El Vikipedio
Jindřich Jindřich (1876 - 1967) estis ĉeĥa komponisto, pianisto kaj etnografo, specialiĝanta pri folkloro de la regiono Chodsko, distrikto Domažlice en okcidenta Bohemio.
Verkaro [redakti]
- Chodsko - 26voluma etnografia kolekto (la unuaj kvar volumoj enhavas vortaron, gramatikon kaj historion de Chodsko, la ceteraj estas dediĉitaj al popolkutimoj kaj popola kulturo en la regiono
- Chodský zpěvník (Kantaro de Chodsko) - naŭvoluma verko kun pli ol 1400 muziknotaj priskriboj kaj pli ol 4 mil tekstoj - laŭ sia amplekso unika kolekto ne nur en Ĉeĥio, sed tutmonde
- pli ol 170 kantoj kun akompano de piano aŭ orkestro, kantoj por korusoj, adaptoj de popolkantoj, pianokomponaĵoj, Elegio por arĉorkestro, simfonia poemo "Svítání v horách" (Mateniĝo en la montaro)
Eksteraj ligiloj [redakti]
Muzeo de Jindřich Jindřich en Domažlice ĉeĥe, germane, angle
