João Suplicy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
João Suplicy
Persona informo
Naskiĝo 14-an de junio 1974 (1974-06-14) (49-jaraĝa)
Lingvoj portugalabrazilportugala
Ŝtataneco Brazilo
Familio
Patro Eduardo Suplicy
Patrino Marta Suplicy
Frat(in)o Supla
Infanoj 3
Okupo
Okupo kantisto
vdr

João SMITH DE VASCONCELOS SUPLICY (n. la 14-an de junio 1974) estas brazila kantisto, filo de senatoro grafo Eduardo Suplicy kaj de eks-ministrino Marta Suplicy, edzo de komediaktorino Maria Paula kaj frato de plej fama kantisto Supla. João Suplicy ekinteresiĝis pri muziko tuj en la infanaĝo, je la sono de Beatles, kiun lia frato, Supla, ludis hejme.

Kaj ekde tiam li jam skizis siajn unuajn komponaĵojn, kaj studis kun la instruistoj Flávio Martins, Mozart Mello kaj Jargas Barboza. Estante 16-jaraĝa, post kantado en la televidprogramo de Roni Von kune kun sia patro, João ricevis inviton de eldonejo Sony por registri diskon, sed celante perfektiĝi li rifuzis kaj iris al Los-Anĝeleso por studi gitaron ĉe Musicians Institute. Ankaŭ en eksterlando li ricevis kelkajn lecionojn pri kantado de Kevin Lettau.

Denove en Brazilo, João formis la Bandon Os Viscondes, kun kiu prezentiĝis en pluraj spektaklejoj de Rio-de-Ĵanejro. Post unu jaro kaj duono, influita de João Bosco, Lenine, Chico Buarque kaj aliaj, João komencis solo-karieron. Profundigis siajn konojn pri harmonio kun la majstro Sérgio Benevenuto kaj ekverkis kun la komponisto João Pellegrino, kun kiu jam kreis pli ol 70 muzikaĵojn. Lia unua KD, lanĉita en 1998 ĉe la Eldonejo ST2, estis produktita de Bid (produktisto de Chico Science) kaj nomita Musiqueiro, nomo de unu el liaj kanzonoj. Muzikvideo direktita de André Abujamra estis farita por la muzikaĵo Vozes, kaj fariĝis nepra en sambrokaj baloj.

Ekde la lanĉo de Musiqueiro, João prezentiĝas ofte en pluraj spektaklejoj de San-Paŭlo, faris koncertsezonon ĉe Blen Blen kun pluraj invititoj, kiel Toquinho, Jair Rodrigues, Toni Garrido, André Abujamra, Chico César, Zeca Baleiro, Simoninha, Supla, Marcos Suzano kaj aliaj.

Nun, lanĉante kune kun la eldonejo Circuito Musical sian duan KDon, Cafezinho, respondecante pri la produktado kune kun Guga Stroeter, João Suplicy solidigas sian stilon per matura verko kaj komencas novan fazon en sia kariero.