Johana de Kastilio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johana de Kastilio

Johana de Kastilio, nomata Johana la Freneza, hispane Juana la loca (n. la 14-an de novembro 1479 en Toledo, m. la 12-an de aprilo 1555 en Tordesillas estis de 1504 ĝis sia morto reĝino de Kastilio. Ŝi estis la filino de la "Katolikaj Gereĝoj" Izabela de Kastilio (1451-1504) kaj Ferdinando la 2-a de Aragono (1452-1516).

Post la morto de ŝia patrino Izabela en 1504, Johana heredis la tronon de Kastilio-Leono kaj regis kune kun sia edzo Filipo la 1-a, nomata "Filipo la Bela", de Habsburgo.

Filipo mortis mem nur du jarojn post tio, kaj Johana, kiu laŭdire jam de junaĝo estis ege serioza kaj pezhumora, fariĝis tiel mense malsana ke oni konsideris ŝin ne regkapabla. Anstataŭ ŝi regis ŝia patro, Ferdinando la 2-a, ĝis sia morto en 1516, kaj post li ŝia filo Karolo la 1-a, ankaŭ konata kiel imperiestro Karolo la 5-a de la Sankta Romia Imperio.

Johana neniam reedziniĝis. Ŝi mortis soleca en la tiutempe nekutime alta aĝo de 75 jaroj.

Idoj

Johana kaj Filipo havis jenajn gefilojn, inter ili du postajn imperiestrojn:



Antaŭe:Reĝino de Kastilio kaj LeonoPoste:
Izabela la 1-akune kun Filipo la 1-a
1504 - 1506
Karlo la 1-a