Johanesburgo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de Sud-Afriko vidigas Johanesburgo (en provinco Ĥaŭtengo)

Johanesburgo (isiZulu: iGoli, orej) estas urbo kaj distrikto en Sud-Afriko. Ĝi estas la ĉefurbo de la provinco Ĥaŭtengo. Antaŭurbo de Johanesburgo estas la getourbo Soweto.

Geografio

Loĝantaro

Urbocentro

Laŭ distrikta censo de 2001 la loĝantaro estas 3 225 811 (laŭ aliaj 3.225.608; kun antaŭurboj preskaŭ 8 milionoj).

Lingvo Loĝantaro %
Zulua 822 290 25%
Angla 627 538 19%
Suda sota 354 067 11%
Cvana 293 388 9%
Afrikansa 260 829 8%
Kosa 247 936 8%
Norda sota 240 838 7%
Conga 189 784 6%
Vendaa 86 520 3%
Svazia 31 299 1%
Ndebela 28 784 1%
Aliaj 42 538 1%
Sume 3 225 811 100%

Klimato

Johanesburgo havas subtropikan klimaton. En januaro la temperaturo estas averaĝe 26 ° C, en junio 16 ° C. En ĉirkaŭ junio estas vintro, tiam malofte frostas kaj neĝas. Jare pluvas po 713 mm, precipe somere pluvas.

Aliaj datenoj

  • Angla nomo: Johannesburg [ĝo-enes-beg]
  • Afrikansa nomo: Johannesburg [jo-hanes-berĥ]
  • Zulua nomo: eGoli (= ora loko)
  • Karesnomo: Joburg, ankaŭ en la urba sigelo
  • Fondo: je la 4-a de oktobro 1886
  • Koordinatoj: 28,04° E, 26,20° S
  • Alteco: 1 600 m super marnivelo

Eksteraj ligiloj

registara retpaĝejo


Ŝablono:LigoLeginda