Johann Georg Zimmermann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Georg Zimmermann
Persona informo
Naskiĝo 8-an de decembro 1728 (1728-12-08)
en Brugg
Morto 7-an de oktobro 1795 (1795-10-07) (66-jaraĝa)
en Hanovro
Tombo Neustädter Friedhof
Lingvoj latinagermana
Ŝtataneco Svislando
Okupo
Okupo botanikistokuracisto • kolektanto • verkisto
vdr
Johann Georg Zimmermann

Johann Georg ZIMMERMANN (naskiĝinta la 8-an de decembro 1728 en Brugg, mortinta la 7-an de oktobro 1795 en Hanovro) estis svisa furormedicinisto kaj verkisto kiu longtempe laboris en Germanujo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Zimmermann studis medicinon en Göttingen gvidate de sia samlandano kaj patra amiko Haller kie li doktoriĝis per defendo de la tezo »De irritabilitate« (Göttingen 1751); ĝi estis la fundamento de lia famo.

Post vojaĝo tra Nederlando kaj Francujo li iĝis en 1754 urba kuracisto en Brugg kie li verkis la ofte legatajn verkojn: »Über die Einsamkeit« (Zürich 1756); »Vom Nationalstolz« (Zürich 1758) kaj »Von der Erfahrung in der Arzneikunst« (Zürich 1764). De 1768 li estis ĉefa kutimkuraciso de la reĝo de Anglujo je Hanobro kaj vokiĝis fare de Frederiko la 2-a (Prusio) al Berlino kiam li malsaniĝis antaŭmorte. Post ties morto estis publikigitaj pluraj skribaĵoj pri li, ekz. »Über Friedrich den Großen und meine Unterredung mit ihm« (1788) kaj »Fragmente über Friedrich den Großen« (Leipzig 1789). Tie ĉi kiel aliloke senteblas lia pasie kontraŭraciisma tendenco je la fino de sia vivo: ĉar la tro raciemajn ulojn li taksis malamikoj de religio kaj monarkio. Zimmermann ankaŭ korespondis kun imperiestrino Katerino la 2-a (Rusio) kaj renkontis Johann Wolfgang von Goethe.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 20. Leipzig 1909, p. 930-931 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]