Johano la Brava

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Johano la Brava estas verko de Sándor Petőfi, tradukita de Kálmán Kalocsay. La originala verko, kies hungara titolo estas János Vitéz, aperis en 1844 aŭ 1845; ĝi havas la formon de poema fabelo kaj en Hungario havas preskaŭ la statuson de nacia trezoro.

Johano (Kukorica Jancsi) estas malriĉa paŝtista knabo, kiu perdas sian laboron, ĉar li volas defendi sian amatinon Iluska. Li travivas multajn aventurojn kaj sukcesas iĝi brava husaro.

En 1974 Marcell JANKOVICS kreis desegnitan filmon pri la historio.

Ekzistas ankaŭ germana traduko, titolita Der Held János, de Karl-Maria Kertbeny, kaj angla traduko kun la titolo John the Valiant, kreita en 1999 de John Ridland. Interese, Ridland ne scias la hungaran lingvon. Verŝajne li uzis prozan tradukon kiel bazon.


EdE-J

Johano, la Brava. Poemfabelo de Petöfi, el la hungara trad. Kalocsay. 1923, 88 p. "Ĉarma, okazoplena, idilia versrakonto, vestita en popularan stilon. Tre konvena por legigo dum progresaj kursoj." (Totsche, De Paĝo, p. 87) Ĝi estis Kronita verko de la Akademio.