Josef Rattner

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Josef Rattner (naskiĝinta la 4-an de aprilo 1928 en Vieno) estas aŭstra psikologo, doktoriĝinta filozofo kaj kuracisto same kiel verkisto. Li vivas, terapias kaj instruas en Berlino. Rattner validas kiel pioniro de la grandgrupo-terapio.

Josef Rattner studis filozofion, psikologion, pedagogion, germanistikon kaj arthistorion ĉe la universitato je Zuriko (finiĝo per la doktortezo La prihoma bildo en la filozofio de Martin Heidegger), poste medicinon (finiĝo: doktortezo La esenco de la skizofrena reago).

Bazo de la formo de profunda psikologio, kiun Rattner disvolvis, estas la individua psikologio de Alfred Adler, kiun instruis al li Friedrich Liebling, pli malfrua fondinto de la Zurika Lernejo por Psikoterapio.

Post malsaniĝo en 1994 Rattner retiriĝis el la terapia praktiko. Ekde tiam li plue laboras kiel. Estas la intenco de Rattner, disvastigi humanisman etikon kaj instigi homojn al libera pensado sen ŝtata kaj religia kuratoreco, t.e. transformo de la „stulta homo“ en „saĝan homon“.

Ligoj eksteren