Josef Schiffer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Josef Schiffer, ĉ. 2007

Josef SCHIFFER, (* 1939 en Nordrejn-Vestfalio) estas germana esperantisto, instruisto pri la lingvoj angla kaj franca.

Li studis en la universitato de Kolonjo. Li estis reallerneja instruisto pri la angla kaj franca, poste fakinstruisto pri la angla en meti-faklernejo.

En 1977 li esperantistiĝis, fondis la Esperanto-grupon de Villingen-Schwenningen, kaj dekomence gvidis ĝian Esperanto-instruadon. Dum multaj Esperanto-seminarioj li instruis Esperanton en diversnivelaj kursoj. Kiel komisaro pri ekzamenoj de Germana Esperanto-Instituto li preparis kaj gvidis plurajn ekzamenojn.

En BAVELO, la federacilanda Esperanto-ligo de Baden-Virtembergo li kunlaboras dekomence, unue kiel estrarano kaj ĝis hodiaŭ kiel komisiito. Li estas membro de UEA kaj UEA-delegito.

Kerno de lia Esperanto-instruado estas liaj lernolibroj de la MIA-SERIO. Kun permeso de la verkisto du el ili estas uzataj por lingvokurso en radio.

Josef Schiffer estas la edzo de la esperantistino Maria Schiffer, longjara kasistino de BAVELO. En 2010 ambaŭ estas nomumitaj honoraj membroj de BAVELO.