Josef Suk pli aĝa

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Josef Suk (1874-1935)

Josef SUK (naskiĝis la 4-an de januaro, 1874, mortis la 29-an de majo, 1935) estis ĉeĥa komponisto kaj violonisto, lernanto kaj bofilo de Antonín Dvořák, avo de violonisto Josef Suk malpli aĝa.

En 1892 li fondis en Prago kun tri kunlernantoj Boheman Kvarteton, kie li aktivis ĝis 1933. Liaj plej famaj verkoj estas muziko al la fabela dramo de Julius Zeyer Raduzo kaj Mahulena, ofte ludata estas lia violona koncerto Printempo.

Pliaj verkoj: Asrael, Fabelo de la somero, Maturiĝado, Epilogo, Vilaĝa serenado, Suito, Humoroj, Pri amikeco k.a.

Sondosieroj [redakti]

Ekstera ligilo    Violonsolo el la fabelo "Radúz kaj Mahulena"
Ekstera ligilo    Píseň lásky (Amkanto)
Ekstera ligilo    Elegio op.23

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    Elŝuteblaj komponaĵoj en midi-formo (aŭskulteblaj kaj transformeblaj al muziknotoj ) ĉe Classical Archives (eblas senpage registriĝi kaj elŝuti 5 komponaĵojn potage) - serĉu sub komenca litero de la familia nomo de la komponisto