Joseph Barclay Pentland

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Joseph Barclay Pentland (1797 – 12a Julio 1873) estis irlanda geografiisto, natura sciencisto, kaj veturanto. Naskiĝinta en Irlando, Pentland estis edukita en Armagh. Li studis ankaŭ en Parizo, and laboris kun Georges Cuvier.

Kun Woodbine Parish, Pentland studis grandan parton de Boliviaj Andoj inter 1826 kaj 1827. Li publikigis sian Report on Bolivia en 1827. El 1836 al 1839, li postenis kiel brita konsulo en Bolivio. Li korespondis kun Charles Darwin kaj William Buckland.

Pentland mortiĝis la 12an de Julio 1873, kaj estis entombigita en Tombejo Brompton, Londono.

Heredo

Fontoj

Bibliografio

  • Sarjeant, W.A.S. kaj Delair, J.B., "Joseph Pentland: a forgotten pioneer in the osteology of fossil marine reptiles," Proceedings of the Dorset Natural History and Archaeology Society, 1976, pp. 12-16.
  • Sarjeant, W.A.S. kaj Delair, J.B., "An Irishman in Cuvier’s laboratory. The letters of Joseph Pentland, 1820-1832," Bulletin of the British Museum of Natural History, Historical Series, vol. 6, no. 7, 1979, pp. 245-319.
  • Sarjeant, W.A.S., "Joseph Pentland’s early geological and geographical work in Bolivia and Peru," in S. Figueiroa and M. Lopes (eds.), Geological sciences in Latin America. Scientific relations and exchanges. (Prezentita ĉe la XVIIa kongreso INHIGEO, Campinas, SP, Brazilo, 19-25 Julio, 1993). Campinas Brazil: Universidade Estadual de Campinas. Instituto de Geociencias, pp. 11-27.