Juan de Herrera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Juan de Herrera, hispana arkitekto de la 16-a jarcento.

Juan de Herrera estis hispana arkitekto, matematikisto kaj geometristo, konsiderata kiel unu el la pleja de la hispana renesanca arkitekturo. n. en 1530 en Roiz, Kantabrio kaj m. la 15-a de januaro 1597 en Madrido.

Lia sobra kaj severa arkitektura stilo, nomata herera je lia honoro, estis reprezentativa dum la regado Filipo la 2-a. Ĝi rimarkinde influis la postan hispanan arkitekturon, ĉefe longe de la 17-a jarcento.

Lia plej grava verkaĵo estas la Monaĥejo de El Escorial, en San Lorenzo de El Escorial, (Madrida Regiono), kiun Herrera finis en 1584, post reorganizado de la origina projekto de Juan Bautista de Toledo.

Kiel figuro de la Renesanco, Juan de Herrera interesiĝis pri diversaj branĉoj de la scio kaj manifestis aventureman spiriton kaj strebado pri novaĵoj. Lia Diskurso pri la kuba figuro revelacias liajn konitaĵojn de geometrio kaj matematiko kaj lia partopreno en kelkaj de la militistaj kampanjoj de Karlo la 1-a (en Germanio, Flandrujo kaj Italio) parolas pri lia maltrankvileca karaktero.

Ĉefaj verkaĵoj