Jules Verreaux

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Jules Verreaux.jpg

Jules Pierre Verreaux (24a Aŭgusto 1807 – 7a Septembro 1873) estis franca botanikisto kaj ornitologo kaj profesia kolektisto kaj komercisto de specimenoj de natura historio. Li estis frato de la naturalisto Edouard Verreaux kaj nevo de Pierre Antoine Delalande.

Verreaux laboris por la familia entrepreno, Maison Verreaux, starigita en 1803 de sia patro, Jacques Philippe Verreaux, ĉe la Placo de la Vogezoj en Parizo, kiu estis la plej frua konata entrepreno kiu komercis kun objektoj de natura historio. La entrepreno financis kolektajn ekspediciojn al diversaj partoj de la mondo.[1][2] Maison Verreaux vendis multajn specimenojn al la Nacia Muzeo de Natura Historio de Parizo por aldoni al ties kolektoj.

Verreaux veturis al Aŭstralio en 1842 por kolekti plantojn. Li revenis en Francion en 1851 kun naturhistoria kolekto de 15,000 eroj. En 1864 li anstataŭis Florent Prévost kiel helpa naturalisto ĉe la Pariza Muzeo.

Verreaux laboris ankaŭ en Ĉinio kaj Sudafriko, kie li helpis Andrew Smith fondi la Sudafrikan Muzeon en Kaburbo en 1825.

Li estis rememorata en la nomoj de la Veroksia aglo (Aquila verreauxii), Veroksa kŭao (Coua verreauxi), Veroksa sifako (Propithecus verreaŭi), Blankpinta kolombo (Leptotila verreauxi) kaj la Ora paradoksornito (Paradoxornis verreauxi).[3]

References[redakti | redakti fonton]

  1. Molina, Miquel (2002). "More notes on the Verreaux brothers", gazeto : Pula: Botswana Journal of African Studies, volumo : 16, numero : 1, paĝoj : 30–36
  2. South Pacific Taxidermy: The Verreaux brothers of France
  3. Mearns, Barbara; & Mearns, Richard. (1988). Biographies for Birdwatchers. The lives of those commemorated in Western Palaearctic bird names. Academic Press: London. ISBN 0-12-487422-3