Julia Volkova

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Julia Volkova
Юлия Олеговна Волкова
Julia Volkova.jpg
Bazaj informoj
Naskonomo Julia Olegovna Volkova
Alie nomata Julia, Yulia
Naskiĝo la 20-an de februaro 1985 (nun 1985-02-20) (29-jara)
Deveno Moskvo, RSFSR, Flago de Sovetunio Sovetunio
Profesio kantistino
Parencaj
temoj
t.A.T.u., Neposedi, Jelena Katina
Retejo www.juliavolkova.com
Signifa instrumento
piano
v  d  r
Information icon.svg

Julia Olegovna Volkova (ruse Юлия Олеговна Волкова) naskiĝinta la 20-an de februaro 1985(nun 1985-02-20) estas membro de junulina muzika grupo t.A.T.u., kutime konata kiel Julia Volkova. Ŝi estas konata el ŝokigado de publiko kaj rompado de tabuo pro prezentiĝado en sia subrobo. Volkova estas ankaŭ konata kiel malbona knabino de la duopo, kies alia ano estas Lena Katina.

Julia ŝatas ludi tenison kaj ŝi pianludas. En majo de 2004 Volkova anoncis, ke ŝi estas graveda kun sia longtempa amiko Pavel Sidorov kaj la 23-an de septembro 2004 naskiĝis Viktoria, ilia infano. Julia estas depost 2007 en rilato kun komercisto Parviz Jasinov kaj en decembro de 2007 naskiĝis ilia filo Samir.