Junaĝa meso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Missa brevis in F, nomata junaĝa meso, estas la plej frua konserviĝinta meskomponaĵo de Joseph Haydn. Haydn verŝajne komponis ĝin ĉ. 1749, estante ĥorknabo en Vieno. Haydn prilaboris la verkon en 1805 kaj dum tio pretigis version kun pliampleksigita orkestro kun lignaj blovinstrumentoj, trumpetoj kaj timbaloj. Origine li komponis la meson por 2 violonoj, kontinua baso, ĥoro kaj du soransoloistoj. Haydn verŝajne komponis la meson por si mem kaj sia frato Michael Haydn, ambaŭ fakte anis la Vienajn Kantoknabojn. Kiel kutimas por Missa brevis (mallonga meso) la meso estas tre mallonga, kaj la teksto ofte estas disdonita al la diferencaj voĉoj. Ĥoro kaj soloistoj konstante alternas.

Ensemblo: ĥoro, 2 sopransoloistoj, 2 violonoj, kontinua baso, (lignaj blovinstrumentoj, trumpetoj, timbaloj)

La partoj estas:

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]