Jurij Budanov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jurij Budanov
Persona informo
Naskiĝo 24-an de novembro 1963 (1963-11-24)
en Ĥarcizk
Morto 10-an de junio 2011 (2011-06-10) (47-jaraĝa)
en Moskvo
Tombo Ĥimki
Lingvoj rusa
Ŝtataneco SovetunioRusio
Alma mater Militista Akademio de Kirasaj Fortoj
Okupo
Okupo militisto
vdr

Jurij Dmitrieviĉ Budanov (naskiĝis en 1963, mortis en 2011) – rusa malrangigita en 2003 antaŭa kolonelo, kondamnita pro militkrimoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Budanov estis komandanto de la 160-a Regimento de Tankoj, kiu partoprenis la duan rusan-ĉeĉenan militon. Li estis la unua rusa oficiro, kiun oni kondamnis pro militkrimoj en Ĉeĉenio. Oni lin akuzis pri homforkapto, seksperforto kaj murdo en 2000 de ĉeĉena 18-aĝa junulino Elza Kungajeva. Julie 2003, post dujara proceso, li estis kondamnita al 10 jaroj de gulago, malrangigo kaj forpreno de distingoj. La iama komandanto de la 58-a armeo Vladimir Ŝamanov, kiu estis lia superulo, apogis sian subulon dum la proceso, vizitis lin en malliberejo kaj sendis peton pri liberigo de la prizono. Kondiĉigita liberigo de Budanov la 15-an de januaro 2009 alfrontis kritikon de organizaĵoj pri homrajtoj kaj de registaro de Ĉeĉenio. Liaj kontraŭuloj ankaŭ postulis solvi problemon de ĉeĉenoj, kiujn Budanov ordonis forkapti, kaj kies korpoj estis trovitaj apus restadejo de lia taĉmento. Post liberigo li kaŝis sin en Ukrainio.

La 10-an de junio 2011 Budanov estis pafmortigita en la centro de Moskvo, kie restis trapase, per ses pafoj en la kapon fare de nekonataj kaŭzintoj. La atencistoj atendis lin en aŭtomobilo apud buroo de notario, kien li veturis.

Entombigo de Budanov la 13-an de junio amasigis centojn da personoj, en tio multajn soldatojn, naciistojn, pseŭdosportistojn kaj kozakojn. Budanov estis enterigita kun militistaj honoroj sur urba tombejo en Ĥimki apud Moskvo. Lige al la enteriga ceremonio oni alvenigis pluajn taĉmentoj de polico kaj de internaj funkciuloj, kiuj ĉirkaŭis ortodoksan preĝejon kaj la tombejon.

La 26-an de aŭgusto kiel suspektita pri la mortigo estis arestita la 41-jara ĉeĉeno Mahomet Sulejmanov.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]