Káld
El Vikipedio
Káld estas vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en subregiono de Sárvár.
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 42 km²
- Loĝantaro: 1150
- Poŝtkodo: 9673
- Telefonprefikso: 95
- Koordinatoj: 47°09′47″N 17°02'45″E
Situo [redakti]
La komunumo situas laŭ la ĉefvojo inter Sopron kaj Balatono. Celldömölk kaj Sárvár troviĝas po 16, Vasvár 28, Zalaszentgrót 30 km-ojn.
Historio [redakti]
La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1255 en formo "Cald". En la 1530-aj jaroj la turkoj detruis la vilaĝon, poste la rekonstruo okazis iomete for. En 1877 incendio okazis.
Vidindaĵoj [redakti]
La vilaĝo havas barokan romkatolikan preĝejon omaĝe al Johano Baptisto kaj kastelojn de Káldy [kAldi] kaj de Maróthy [marOti].
