Károly Jubál

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Károly Jubál [kAroj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Jubál Károly estis hungara inĝeniero, profesoro, martiro. Lia nomvarianto estis Juhbál Károly.

Károly Jubál [1] naskiĝis la 3-an de aŭgusto 1817 en Székesfehérvár. Li mortis la 3-an de marto 1853 en Pest (urbo).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Károly Jubál frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris inĝenieran diplomon en teknikuniversitato de Vieno en 1844. Post siaj studoj li estis samloke adjunkto. Post 2 jaroj li ekinstruis en Industria Lernejo József, kie li multe okupiĝis pri teknologiaj desegnaĵoj. Dum kaj ankaŭ post la Hungara revolucio de 1848 li estis edukisto de familio de Lajos Kossuth. Li aranĝis kontraŭstaran grupon por daŭrigi la liberecbatalon, sed pro perfido li estis arestita en 1851, post 2 jaroj li estis pendumita.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A Josef-Ipartanodák rajztanárának tanítása modoráróli rövid nyilatkozat (1846) - manuskripto
  • Tervezet a rajz és építészet oktatására (Plano pri instruado de desegnaĵoj kaj arkitektaĵoj), (1847) - manuskripto
  • A honmentés tervezete (1981)

Fontoj[redakti | redakti fonton]