Károly Schneller

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Károly Schneller
Persona informo
Naskiĝo 12-an de julio 1893 (1893-07-12)
en Bratislavo
Morto 12-an de decembro 1953 (1953-12-12) (60-jaraĝa)
en Szeged
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Francisko-Jozefo • Universitato de Vieno
Familio
Patro István Schneller
Okupo
Okupo statistikisto • demografo
vdr

Károly Schneller [kAroj ŝneler], laŭ hungarlingve kutima nomordo Schneller Károly estis hungara juristo, profesoro, statistikisto.

Károly Schneller [1] Arkivigite je 2016-05-06 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 12-an de julio 1893 en Hungara reĝlando en Pozsony (nuntempa Bratislavo en Slovakio). Li mortis la 12-an de decembro 1953 en Szeged.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Post unu jaro de la naskiĝo de Károly la familio translokiĝis al Kolozsvár. La juna Károly frekventis ĉiujn lernejojn en tiu ĉi urbo. Li akiris diplomon en 1917, poste li plulernis en Vieno. Post siaj studoj li laboris 2 jarojn en Budapeŝto en la ĉefurba statistika oficejo. En 1920 li ekinstruis en la jura luterana akademio en Miskolc. Li instruis ankaŭ en Scienca Universitato Ferenc József en Szeged ekde 1922, en Scienca Universitato Péter Pázmány ekde 1933, en Scienca Universitato de Kolzsvár ekde 1940. En la lasta universitato li estis katedrestro. Post la 2-a mondmilito li revenis al Szeged, kie li establis la juran fakultaton, samtempe li estis dekano ĝis 1947, katedrestro ĝismorte. Li estis rektoro en 1949.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Népesedéspolitika-többtermelés (1922)
  • Évaluation de la mortalité infantile (1924)
  • Die demologischen Eigenthümlichkeiten der protestantischen Bevölkerung Ungars. (1930)
  • Il bilancio del recente miglioramento della mortalita europea (1937)
  • Időszerű gondolatok a népesedésről (1940)

Fontoj[redakti | redakti fonton]