Kalvinana preĝejo (Balatonkiliti)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Balatonkiliti
religia konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Siófok
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Somogy
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstruado 17931798
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso 8600 Siófok, Siófok-Kiliti, Asztalos utca 4.
vdr

La kalvinana preĝejo estas sakrala historia monumento (deklarita en 1997) en Siófok, pli precize en ties urboparto Balatonkiliti, kiu estis pli frue memstara vilaĝo en Hungario.

Historio[redakti | redakti fonton]

En iama vilaĝo Kiliti estis mezepoka katolika kirko. Jam antaŭ dominado de turkoj la loĝantoj iĝis kalvinanoj kaj ili uzis la menciitan kirkon. En 1758 fulmo parte detruis ĝin, sed la katolika reĝo donis la rekonstruon nur sen turo. Fine en 1763 la katolikoj reprenis la preĝejon, la kalvinanoj konstruis pli novan iom for el ligno kaj lomo, kiun li uzis 3 jardekojn. La pli nova, nun videbla kirko estis konstruita inter 1793-1798 kaj iomete pligrandigita en 1816. La orgeno alvenis en 1861.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola en korto. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. La enirejo estas tra la turo, super la enirejo estas fenestro. La absido estas duonronda. Ankaŭ la navo havas enirejon. Interne kolonoj tenas la galerion.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.