Kalvinana preĝejo (Encs-Fügöd)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Encs-Fügöd
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Encs
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Borsod-Abaúj-Zemplén
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Alto 18 m (turo)
Ligiloj
vdr

La Kalvinana preĝejo estas religia monumento historia (ekde 2000) en urbo Encs (Hungario). Ĝi troviĝis ĝis 1984 en memstara vilaĝo Fügöd, poste la vilaĝo iĝis urboparto de Encs.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum dominado de turkoj la loĝantoj de Fügöd konvertiĝis al kalvinismo, en 1595 estis menciita jam kalvinana kirko. La sekva mencio pri loma kirko okazis en 1731. Oni pligrandigis ĝin en 1802, tamen ĝi estis malkonstruita en 1868 kaj pli nova estis konstruita en la jaroj 1869 kaj 1870. Plena trakonstruo okazis kun pli altaj muroj en 1950 kaj en 2006 renovigaj laboroj okazis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola laŭ la trotuaro, sed estas ĉirkaŭita. La fasado estas preskaŭ simetria, nur memortabulo maldekstre rompas la simetrion. La kvadrata turo meze plene reliefas. La turpinto estas arka piramido. La enirejo funkcias tra la turo kaj pluvŝirmilo kovras ĝin, kiu atingas la trotuaron. La navo estas brikoforma. La muroj estas laŭ la kutimoj blankaj. La galerio ne havas orgenon.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.