Kalvinana preĝejo (Komádi)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Komádi
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Komádi
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Hajdú-Bihar
Arkitektura priskribo
Konstruado 1843
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso Komádi, Hősök tere
vdr

La kalvinana preĝejo estas sakrala historia monumento en urbo Komádi (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1605 Komádi estis deklarita hajduka urbo, tiutempe la loĝantoj estis kalvinanoj, onidire ankaŭ kirko ekzistis en la hodiaŭa preĝejloko. Ĝi estis plurfoje trakonstruita, rekonstruita. En 1680 laŭ dokumento estis konstruita kirko el lomoj kaj kanoj. En 1700 la trakonstruo okazis plejparte per lignoj, en 1794 turo per brikoj alkonstruiĝis. En 1839 la kirko forbruliĝis, la nova videbla ankaŭ nun estis konstruita en 1843. La orgeno estis kreita en 1895.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola, sed antaŭ la enirejo estas 3 grandaj lignaj skulptaĵoj pri Stefano Bocskai, Stefano la 1-a (Hungario) kaj Johano Kalvino. La fasado kun 3 enirejoj estas simetria, meze la kvadrata turo altiĝas. Super la enirejoj po unu grandaj fenestroj videblas. La turo kun 3 sonoriloj havas ankaŭ rondbalkonon, kiun iam la fajrobrigado uzis. Interne la mebloj estis faritaj ĉirkaŭ 1800. Interne la mebloj kaj instalaĵoj estis faritaj en la 19-a jarcento.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.