Kalvinana preĝejo (Nyírtét)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Nyírtét
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Nyírtét
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Szabolcs-Szatmár-Bereg
Arkitektura priskribo
Konstrustilo romaniko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La Kalvinana preĝejo estas la sola religia historia monumento en Hungario, en vilaĝo Nyírtét. Ĝi estas la plej malnova konstruaĵo en Szabolcs.

Historio[redakti | redakti fonton]

La tiam katolika romanika kirko estis konstruita iam en la 13-a jarcento. La unua mencio okazis en 1332. En la dua duono de la 16-a jarcento la loĝantoj forlasis la katolikismon kaj prenis la kalvinismon, tial la kirko iĝis kalvinana. La konstruaĵo estis pligrandigita kun navoparto kaj turo en 1936, tiam oni trovis mezepokajn freskojn. En 2018 renoviĝaj laboroj komenciĝis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola en parko. En la fasado la turo troviĝas ĉe la dekstra angulo kaj iom reliefas de la navo. La enirejo troviĝas en mezo de la fasado. Tio donas modernan formon al la preĝejo, ja la mezepokaj partoj troviĝas pli malantaŭe. La turopinto estas piramido. Ĉe la navo estas enirejo por la galerio. La absido estas duonronda kaj havas originajn apogpilierojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.