Kalvinana preĝejo (Vámosatya)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana kirko de
Vámosatya
Aerfoto pri kalvinana kirko en Vámosatya
Aerfoto pri kalvinana kirko en Vámosatya
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Vámosatya
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo gotiko
Konstruado
Specifo
Alto 26 m (sonorilostablo)
Konstrumaterialo masonita el ŝtonoj (kirko)
Ligiloj
vdr

La Kalvinana kirko estas religia monumento historia en Hungario, en mezo de vilaĝo Vámosatya.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri pastro de Vámosatya okazis en 1321, pri la preĝejo omaĝe al Sankta Georgo nur en 1341. En 1565 la kalvinanoj akiris la kirkon, baldaŭ ili malkonstruis la sakristion. La mebloj, la galerio kun la ŝtuparejo kaj la kasona plafono estis faritaj en 1766. Arkeologiaj esploradoj okazis ekde 1971, poste en la sama jardeko la konstruaĵo estis renovigita. Dum la esplorado oni trovis kripton sub la predikejo, krome sub la navo ostojn kun riĉaĵoj. En 1980 plena renoviĝo okazis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kirko situas sola en korto, sed apude troviĝas ankaŭ alta sonorilostablo. La kirko konsistas el 2 partoj, estas brikoforma navo, la absido estas kvadrata kaj ĝi estas apenaŭ pli mallarĝa kaj pli malalta, ol la navo. Inter la navo kaj sanktejo triumfarko troviĝas. En mezo de la fasado situas la enirejo, sed ankaŭ flanke estas alia enirejo. Sur la muroj origine estis freskoj, sed la kalvinanoj malaperigis ilin. La fenestroj grandparte restis el la gotiko, sed estas ankaŭ fenestro el la baroko.

Sonorilostablo[redakti | redakti fonton]

La sonorilostablo estis konstruita el ligno en 1691. Ĝi estas kovrita per ŝindoj. La sonorilostablo aperas eĉ en blazono de Vámosatya.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.