Kamilla Dévai Nagy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kamilla Dévai Nagy
Kamilla Dévai Nagy
Kamilla Dévai Nagy
Persona informo
Naskonomo Nagy Kamilla Anikó
Naskiĝo 17-an de februaro 1950 (1950-02-17) (74-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Béla Bartók Conservatory, Budapest
Familio
Edz(in)o László Pelsőczy
Infano Balázs Dévai
Okupo
Okupo kantisto
vdr

Kamilla Dévai Nagy [nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dévai Nagy Kamilla estas hungara popolkantisto, gitaristo, instruisto. Ŝia origina nomo kun plena nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Nagy Kamilla Anikó.

Kamilla Dévai Nagy[1] naskiĝis la 17-an de februaro 1950 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kamilla Dévai Nagy studis en muzika mezlernejo en sia naskiĝurbo, ŝia ĉefinstruisto estis Olga Sík. Jam en 1968 ŝi estis videbla en kantokonkurso de la Hungara Televizio, en la sekva jaro ŝi jam gajnis premion. Ŝi estis membro de muzika trupo, sed inter 1975-1983 ŝi estis solulo. Tiutempe ŝi turneis en Usono, plena Eŭropo, Aŭstralio kaj kelkaj aziaj/amerikaj landoj. Inter 19831993 ŝi estis solisto de alia muzika trupo. En 1996 ŝi suferis aŭtoakcidenton, poste ŝi malfermis muzikan lernejon. Ŝi ricevis premiojn inter 1973-2019. Ŝi edziniĝis plurfoje kaj naskis dufoje.

Ŝiaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • muzikdiskoj inter 1980-2008

Interesaĵo[redakti | redakti fonton]

Ŝi kantas en 34 lingvoj.

Vidu, aŭdu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-09-24. Alirita 2021-08-04.