Kancelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Primitiva kancelo el ligno en kastro (O Castro, Vigo).

La kancelo estas arkitektura elemento kiu, kiel krado, utilas kiel barilo, sed malfermebla, por separi, fermi aŭ izoligi diversajn spacojn. La plej ofta uzo estas kiel kradeto instalita ĉe la sojlo de domo (aŭ kampopeco), kreante tiele spacon rezervitan antaŭ la aliro al la loĝejo.

Tiu termino aperas nek en NPIV nek en Reta Vortaro nek en aliaj konsultitaj vortaroj, sed ekzemple registras ĝin Azorín.

Laŭ Francisko Azorín kancelo estas Kradita barilo, en kristanaj temploj por izoligi la presbiteriejon, en palacoj por apartigi la privatan loĝejon.[1] Li indikas etimologion el la latina cancelli (krado). Kaj li aldonas la terminojn kancelariejokancelario por sekretariejo de altrangulo, de regnestro aŭ de la ŝtato.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 103.
  2. Azorín, samloke.