Kapelo Sankta Anna (Győr)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kapelo Sankta Anna
Kapelo Sankta Anna en Győr (videbla supre; malsupre estas Preĝejo Dia Mizerikordo (Győr))
Kapelo Sankta Anna en Győr (videbla supre; malsupre estas Preĝejo Dia Mizerikordo (Győr))
religia konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Győr
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Győr-Moson-Sopron
diocezo Benediktana Ĉefabatejo de Pannonhalma
paroĥo zorganto en Győr-Ménfőcsanak
Arkitektura priskribo
Konstrustilo malfrubaroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso Győr Szőlős u. 21. 9028
vdr

La kapelo Sankta Anna estas sakrala historia monumento en urbo Győr, ĝis la unuiĝo en 1954 en vilaĝo Kismegyer.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1683 la turkoj plene detruis la vilaĝon, ĉar en loko, kie nun estas la kapelo, estis sentinela turo. Pli poste la Benediktana Ĉefabatejo de Pannonhalma havis tie biencentron kun kamparanoj. En loko de la sentinelturo tombeja kapelo konstruiĝis en la 1780-aj jaroj, ĉirkaŭ kuŝis la tombejo. La kapelo estis ankaŭ loko de diservoj. Ĝuste ĉe la kapelo la franca armeo venkis la hungarojn en 1809. Post ekfunkcio de Preĝejo Dia Mizerikordo (Győr) la diservoj ĉesis en la kapelo.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola sur malalta monteto, sede apude estas videbla ligna sonorilostablo. La fasado estas simetria, meze malsupre la enirejo funkcias. Super la enirejo ronda fenestro videblas, la plej supre turo malgranda altiĝas. La absido estas plurangula.

Kermeso okazas en la 26-an de julio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.