Preĝejo Dia Mizerikordo (Győr)
Preĝejo Dia Mizerikordo | |
---|---|
Preĝejo Dia Mizerikordo en Győr
| |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Győr |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Győr-Moson-Sopron |
diocezo | Benediktana Ĉefabatejo de Pannonhalma |
paroĥo | zorganto en Győr-Ménfőcsanak |
Dato de konsekro | 2011 |
Konsekrinto | Asztrik Várszegi |
Arkitektura priskribo | |
Arkitektoj | Mihály Balázs |
Konstruado | 2008–2010 |
Specifo | |
Enhaveco | 300 homoj (180 sidlokoj) |
Alto | 16 m |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
La preĝejo Dia Mizerikordo, hungare Isteni Irgalmasság-templom estas romkatolika konstruaĵo en urbo Győr, en urboparto Kismegyer, kiu estis memstara vilaĝo ĝis la unuiĝo en 1954.
Historio[redakti | redakti fonton]
Kapacito de la malgranda kirko (videbla sur la foto) estis nur 60, tial oni planis pli grandan inter 2004-2007. Nova moderna kirko estis konstruita en fino de la 2000-aj jaroj. La orgeno ekfunkciis en 2019.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La konstruaĵo situas sola en korto, sed en la sama areo etendiĝas ankaŭ tombejo kun malgranda preĝejo. La fasado estas malsimetria, la pilieroj viciĝas laŭ komenco de Fibonaĉi-nombroj. La turo estas kaŝita en la pilono en la dekstra flanko, plej supre kruco estis metita. Maldekstre koridoro kuŝas laŭ flanko de la konstruaĵo. La moderna konstruaĵo estas kovrita interne per ruĝaj brikoj. La benkoj faritaj el lignoj estas helbrunaj.