Karl Dilthey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karl Dilthey
Persona informo
Naskiĝo 18-an de marto 1839 (1839-03-18)
en Wiesbaden-Biebrich
Morto 4-an de marto 1907 (1907-03-04) (67-jaraĝa)
en Göttingen
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Prusio
Alma mater Bonna universitatoUniversitato de Vroclavo
Familio
Frat(in)o Wilhelm Dilthey
Okupo
Okupo antropologo • arthistoriisto • arkeologo • klasika filologo • universitata instruisto • klasikisto • classical archaeologist
vdr

Karl DILTHEY (naskiĝinta la 18-an de marto 1839 en Biebrich, mortinta la 4-an de marto 1907 en Göttingen) estis germana klasika filologo kaj arĥeologo. Estante filo de la kalvinisma kortega ĉefpredikisto Maximilian Dilthey li fratis je la filozofo Wilhelm. Lia fratino Caroline iĝis edzino de la filologo Hermann Usener.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post studoj ĉe la universitatoj de Vroclavo kaj Bonn li entreprenis studvojaĝojn Grekujon. Ĝis 1866/67 Dilthey estis privata docento en Bonn. Inter 1867 kaj 1869 li deĵoris en Romo sekvonte vokiĝon je profesoreco pri klasika filologio kaj arkeologio al Zuriko. En 1878 Dilthey ekprofesoris ĉe la Universitato de Göttingen. En 1889 li posteulis la arĥeologon Friedrich Wieseler. Post ties morto li iĝis en 1892 estro de la arkeologia-numismatika kolektoj altlernejaj. Sekve li nomumitis orda membro de la Akademio de Göttingen.

Postmorte li posteulitis fare de Gustav Körte.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Eduard Schwartz: Karl Dilthey. Ĉe: Chronik der Georg-August-Universität zu Göttingen für das Rechnungsjahr 1906. Göttingen 1907, p. 4-6
  • Deutsche Biographische Enzyklopädie, volumo 2, p. 578

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]