Karolo la 2-a (Hungario)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karolo la 2-a
Blazono de Karolo la 2-a

Karolo la 2-a estis hungara reĝo kaj kiel Karolo la 3-a estis reĝo en Napolo kaj Sicilio. Li havis la epiteton "malgranda", dume en Italio "pacema". Li apartenis al la dinastio Anĵuo-Durazzo.

Biografio

Lia naskiĝdato estas necerta (eble 1354), sed en Napolo li naskiĝis. Kiel junulo, li edukiĝis en Hungara reĝlando en korto de Ludoviko la 1-a (Hungario). En 1371 li ricevis la postenon banuso. En 1381 Karolo iĝis reĝo de Napolo kaj Sicilio, sed poste li havis grandan konflikton kun la eklezio, tial li rifuĝis al Hungario. Karolo ĵuris, ke li ne aspiras la hungaran reĝecon, tamen en 1385 li profitis la lokajn konfliktojn kaj akiris la hungaran tronon de Maria. En la sekva jaro atenco okazis kontraŭ li kaj Karolo grave vundiĝis. Poste oni metis lin en malliberejon, kie li preskaŭ tuj mortis en Visegrád. Li postlasis edzinon kaj 3 gefilojn.

La mallonga regado postlasis nenion en la hungara historio. Nur la detalaj historiaj libroj mencias lin.

Antaŭe:Reĝo de NapoloPoste:
Johana la 1-a13821386Ladislao
Antaŭe:Princo de AĥeoPoste:
Jacques des Baux13831386Pedro Bordo de San Superano
Antaŭe:Reĝo de Hungario kaj KroatioPoste:
Maria13851386Sigismondo la 1-a

Ŝablono:LigoElstara