Karpeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Karpeno
Foliaro de eŭropa karpeno Carpinus betulus
Foliaro de eŭropa karpeno Carpinus betulus
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Fagaloj Fagales
Familio: Betulacoj Betulaceae
Genro: Karpeno Carpinus
L.
Specioj

Carpinus betulus - Eŭropa karpeno
Carpinus caroliniana - Amerika karpeno
Carpinus cordata - Sava karpeno
Carpinus fargesii - Fargesa karpeno
Carpinus faginea
Carpinus laxiflora - Aka-ŝida karpeno
Carpinus japonica - Japana karpeno
Carpinus orientalis - Orienta karpeno
Carpinus tschonoskii - Ĉonoskia karpeno
Carpinus turczaninowii - Turkzaninova karpeno

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Karpeno ( Carpinus ) estas betulaca genro de falfoliaj arboj, kiuj supraĵe similas al fago, sed kiuj estas pli parencaj al avelujo, kun glata, griza trunkoŝelo kaj kun malmola, flavblanka ligno, utiligata por maŝinoj, laboriloj kaj similaj.

La folioj estas ovoformaj, la randoj duoble segilaj. La floroj staras en amento. La frukto estas glano kun triparta flugila kupulo. Ĝi estas Mezvarma-Eŭropa arbo, kie ĝi aperas en arbaroj ofte kun kverko kaj fago. Ĝi estas malpli pretenda ol fago kaj bone toleras la ombron.